Hannes Wader
Mi vojaĝas al la sudo
[Teksto de "Mi vojaĝas al la sudo" ft. Gido]

[Strofo 1]
Mi vojaĝas al la sudo kaj pluiros ĝis la mar'
Tie mi kuŝos sur la strando kaj la suno brulos for
Cikatrojn el la nuko kaj gratvundojn el la korp’
Kaŭzitajn de mil manoj tuŝintaj kaj batintaj min dum unu tuta jaro
Eĉ ne spuro restos plu
Kaj kiam blovos al mortinta mia haŭto mara vent'
Kaj ĝin balaos kiel cindron, jen revenos mia san'

[Strofo 2]
Mi vojaĝas al la sudo kaj pluiros ĝis la mar’
Sed mi tamen ne plu certas ĉu la suno helpos nun
Ĝi brulas kiel ĉiam, sed ĉe mia subĉemiz'
Mi sentas ke la haŭto ŝrumpas jam pro la malvarmo dum la ŝvito en la botoj
Mordas je mia pied'
Kaj de kie pelis min la naŭzo tamen portas vent' al mi
Ree la odoron de jam forgesita timo kaj malam'

[Strofo 3]
Mi vojaĝas al la sudo sed ne iros ĝis la mar'
Mi nur lacas, volas dormi, morgaŭ, morgaŭ skribos mi
Miajn sonĝojn, kaj mi vidos ke en tuta pasintec'
La kot' en la intestoj, mia cerbo, mia koro jam komencas mucidiĝi
Transformiĝas al venen’
Morgaŭ tiam mi ekscios ĝian nomon, ĝian fonton, eĉ
Kaj se mi nur ekscius ĝian nomon, ĝi ne murdus min