[Teksto de "Via eta timo" ft. TEAM]
[Strofo 1]
Ombraj malnovaj kaj flankaj stratetoj
Mucidaj pro malplen' kaj timovekaj
La vento vagas tra tegment-tenebro
Ĝue spionas mi viajn ĉarmajn timojn
[Rekantaĵo]
Via eta tim' ravas min
De via timema sinten'
Estas kaptita l' anim'
Via eta tim' ravas min
Estas kaptita l' anim'
Sed vi volas ja
Kaŝi ĝin
[Strofo 2]
Sufokas morta spac' fantomajn domojn
Hantas sur mur' en kruc' kreto-surskriboj
Rampas en vent' odor' de krizantemoj
Kaŝe spionas mi viajn ĉarmajn timojn
[Rekantaĵo]
Via eta tim' ravas min
De via timema sinten'
Estas kaptita l' anim'
Via eta tim' ravas min
Estas kaptita l' anim'
Sed vi kaŝas ĝin
[Strofo 3]
Ĉu jam, ĉu jam venas via timo?
Ĉu jam, ĉu jam dolĉe ĝi tenas vin?
Ĉu jam, ĉu jam ni proksimas pli kaj pli?
[Rekantaĵo]
Via eta tim' ravas min
De via timema sinten'
Estas kaptita l' anim'
Via eta tim' ravas min
Estas kaptita l' anim'
Sed vi kaŝas ĝin
[Instrumenta]
[Strofo 4]
Ĉu jam, ĉu jam venas via timo?
Ĉu jam, ĉu jam dolĉe ĝi tenas vin?
Ĉu jam, ĉu jam ni proksimas pli kaj pli?
[Rekantaĵo]
Via eta tim' ravas min
De via timema sinten'
Estas kaptita l' anim'
Via eta tim' ravas min
Estas kaptita l' anim'
Sed vi volas ja
Kaŝi ĝin