Opus
Jen mia numero
[Teksto de "Jen mia numero" ft. TEAM]

[Strofo 1]
Ĉu povas esti vi grava
Veninte el sonĝoj, lud' kaj kin’?
Cirkulas dir', eble prava
Pri multaj, kiuj koncernis ja vin

[Strofo 2]
Tro diafanas la ombrelo
Kaj pro tru' ne ŝirmas vin
Kaj kion vi faru el ĝi?
Sekretaj faltoj
En la kor’ ofendas vin
Telefonvoku al mi

[Rekantaĵo]
Jen mia numero
Alvoku kiam aperos solecoprem'
Senta sincero
Estas ĉe mi, amikem'

[Strofo 3]
Vi estas nur ajnulino
Konata tra sonĝoj, lud' kaj kin'
Sed ŝajnas ke mia destino
Estonte, certe koncernos ja vin
[Strofo 4]
Tro diafanas la ombrelo
Kaj pro tru' ne ŝirmas vin
Kaj kion vi faru el ĝi?
Sekretaj faltoj
En la kor' ofendas vin
Telefonvoku al mi

[Rekantaĵo]
Jen mia numero
Alvoku kiam aperos solecoprem'
Senta sincero
Estas ĉe mi, amikem’

[Rekantaĵo]
Jen mia numero
Alvoku kiam aperos solecoprem’
Senta sincero
Estas ĉe mi, amikem'

[Gitarsoloo]

[Rekantaĵo]
Jen mia numero
Alvoku kiam aperos solecoprem’
Senta sincero
Estas ĉe mi, amikem'
[Rekantaĵo]
Jen mia numero
Alvoku kiam aperos solecoprem'
Senta sincero
Estas ĉe mi, amikem'

[Postludo]
Vi estas nur ajnulino
Vi estas nur ajnulino
Vi estas nur ajnulino
Vi estas nur ajnulino
Vi estas nur ajnulino