[Teksto de "Reklamo al silento" ft. TEAM]
[Strofo 1]
Televid' reklamas ja
La silenton nun
Ĉiu jam ekflamas pro
Bela oportun'
[Strofo 2]
Al silent' reklamo
Vera furoraĵ'
Importita silenteg'
Plej necesa aĵ'
[Rekantaĵo]
Eblas en kaŝ' la silenton de arbar'
Havi por via dom'
Estas garantio, indas la far'
Akiros ĝin plej ruza hom'
[Strofo 3]
Vico antaŭ fremd-butik'
Longas pli kaj pli
Sed silenton, kara amik'
Baldaŭ havos ni
[Strofo 4]
Konservita en skatol'
Freŝa kiel lili'
Tiel enormas la feliĉ'
Ke ektimas ni
[Rekantaĵo]
Eblas en kaŝ' la silenton de arbar'
Havi por via dom'
Estas garantio, indas la far'
Akiros ĝin plej ruza hom'
[Strofo 5]
Al silent' reklamo
Preskaŭ kiel trofe'
Bruas el ĉiuj flankoj
Nin koncernas tre
[Strofo 6]
Sеd denove hantas
Plej tеrura bru'
Ĉar silent' ekmankas
Jam ne estas plu
[Rekantaĵo]
Eblas en kaŝ' la silenton de arbar'
Havi por via dom'
Estas garantio, indas la far'
Akiros ĝin plej ruza hom'
[Gitarsoloo]
[Strofo 7]
Vico antaŭ fremd-butik'
Longas pli kaj pli
Sed silenton, kara amik'
Baldaŭ havos ni
[Strofo 8]
Konservita en skatol'
Freŝa kiel lili'
Tiel enormas la feliĉ'
Ke ektimas ni
[Rekantaĵo]
Eblas en kaŝ' la silenton de arbar'
Havi por via dom'
Estas garantio, indas la far'
Akiros ĝin plej ruza hom'
[Rekantaĵo]
Eblas en kaŝ' la silenton de arbar'
Havi por via dom'
Estas garantio, indas la far'
Akiros ĝin plej ruza hom'