Traditional English Folk
La Dom’ de l’ Naskiĝanta Sun’
[Teksto de "La Dom' de l' Naskiĝanta Sun'" ft. Manŭel]
[Strofo 1]
Ekzistas dom' en Novorlean'
Nomata „l' Naskiĝanta Sun'”
Estis tie de junuloj mil la ruin'
Eĉ por mi, sen honto, sen pun'
[Strofo 2]
Tajloro estis panjo
Ŝi kudris por mi novan ĝinzon
Kaj estis kartludisto paĉjo
Tie, en Novorleano
[Strofo 3]
Jam nur bezonas la kartludist'
Kofron kun ludkartoj, vestaĵoj
Kaj fariĝas feliĉa por li la ekzist'
Nur se abundas drinkaĵoj
[Gitarsoloo]
[Strofo 4]
Patrinoj, do, admonu
La filojn viajn nun
Ke l' vivon ili ne forbrulu
En la Dom' de l' Naskiĝanta Sun'
[Strofo 5]
Mi sidas jam sur trajno
Min vokas Novorleano
Al la esper' pri luda gajno
Min ligas la kateno
[Strofo 6]
Jes, estas dom' en Novorlean'
Nomata „l' Naskiĝanta Sun'”
Estis tie de junuloj mil la ruin'
Eĉ por mi, sen honto, sen pun'
Eĉ por mi, sen honto, sen puno