Printempas kiam majas
Ludantaj knaboj gajas
Kun inoj sur herbej'
Ĉar nun ĝi verdas plej
Somero ĝojon portas
Jen vintra tristo mortas
Kaj logas la ŝalmson'
La nimfojn kun impon'
Fi, kial ni meditas?
Junaĝa rav' invitas
Ho, nimfoj kun graci'
Ekludu nun kun ni