Víctor Jara
Kuras vi, Amanda
[Teksto de "Kuras vi, Amanda" ft. Miguel Fernández]

[Rekantaĵo]
Kuras vi, Amanda
Sub la pluvo strata
Al fabriko granda
Kie laboradas Manuel

[Strofo 1]
Kun rideto larĝa
Pluvo sur la haroj
Sed nenio gravas
Krom kun li restadi en ver'
En ver', en ver', en ver', en ver'

[Strofo 2]
Por nur kvin minutoj
La vivo eternas
Dum nur kvin minutoj
Avertas sireno
Pri reven' al tasko
Kaj vi en paŝado
Ĉion ja prilumas
Tiuj kvin minutoj
Vin florigis plej
[Rekantaĵo]
Kuras vi, Amanda
Sub la pluvo strata
Al fabriko granda
Kie laboradas Manuel

[Strofo 3]
Kun rideto larĝa
Pluvo sur la haroj
Sed nenio gravas
Krom kun li restadi en ver'
En ver', en ver', en ver', en ver'

[Strofo 4]
Iris li gerilen
Ne faris damaĝojn
Sed iris gеrilen
Kaj en kvin minutoj
Mortis pro dispafoj
Avertas sirеno
Pri reven' al tasko
Multaj ne revenis
Samkiel Manuel

[Rekantaĵo]
Kuras vi, Amanda
Sub la pluvo strata
Al fabriko granda
Kie laboradis Manuel