Georges Brassens
Povra Marteno (2011)
[Teksto de "Povra Marteno" ft. Jacques Yvart]

[Strofo 1]
Kun peza ŝpato sur la ŝultro
Kaj ĉe la lipo milda kant'
Kaj ĉe la lipo milda kant'
Ĉe la anim' granda kuraĝo
Iris li por ŝviti sur kamp'

[Rekantaĵo]
Povra Marteno, povra mizero
Fosu en tero, fosu en temp'

[Strofo 2]
Por perlabori sian vivon
De frumateno ĝis vesper'
De frumateno ĝis vesper'
Iris li por ŝpati la teron
En ĉiu lok', ĉiu veter'

[Rekantaĵo]
Povra Marteno, povra mizero
Fosu en tero, fosu en temp'

[Strofo 3]
Videblis sur lia vizaĝo
Nek ĵaluzem', nek ambigu'
Nek ĵaluzem', nek ambigu'
Alies kampojn li plugadis
Ŝpatante plu, ŝpatante plu
[Rekantaĵo]
Povra Marteno, povra mizero
Fosu en tero, fosu еn temp'

[Strofo 4]
Kaj kiam morto al li signis
Ke por kamplabor' venis fin'
Kе por kamplabor' venis fin'
Li fosis mem ja sian tombon
Rapide forkaŝante sin

[Rekantaĵo]
Povra Marteno, povra mizero
Fosu en tero, fosu en temp'

[Saksofono soloo]

[Strofo 5]
Li fosis mem ja sian tombon
Rapide forkaŝante sin
Rapide forkaŝante sin
Kaj por neniun homon ĝeni
Silente li kuŝigis sin

[Rekantaĵo]
Povra Marteno, povra mizero
Dormu sub tero, dormu sub temp'