Georges Brassens
Tuj la kompanar’ (2011)
[Teksto de "Tuj la kompanar'" ft. Jacques Yvart]

[Strofo 1]
Ne apartenis al la skip'
De l' Meduzfloso tiu ŝip'
Famigu tion en haven'
En ĉiu haven'

[Strofo 2]
Navigis ĝi sen avatar'
Kviete sur la granda mar'
Nomiĝis Tuj la Kompanar'
Tuj la Kompanar'

[Strofo 3]
La "Fluctuat nec mergitur"
Ne 'stis por ĝi literatur'
Malplaĉu al la perfidul'
Ĉiu perfidul'

[Strofo 4]
Matrosoj kaj la kapitan'
Ne estis fiaĉula klan'
Sed vera samideanar'
Samideanar'
[Strofo 5]
Inklinis ili ne al luks'
Nek estis Kastor' kaj Poluks'
Nek el Sodomo kaj Gomor'
Sodom' kaj Gomor'

[Strofo 6]
Ne similec' al simpati'
Inter Montenj' kaj Boesi'
Nur amuziĝo jen la far'
De la Kompanar'

[Strofo 7]
En ĝi troviĝis ne anĝel'
Konante pri la dia cel'
Nur amikeco en farfar'
Amo sen kompar'

[Strofo 8]
Ĵan', Pier', Pol', kaj kompani'
Jen ĝia nura litani'
Kaj ĝiaj kredo kaj deklar'
Jen la Kompanar'

[Strofo 9]
Se ekblovegis la tempest'
Stariĝis tuj la amikec'
Ĝi rolis samkiel kompas'
Samkiel kompas'
[Strofo 10]
Se ekminacis la danĝer'
Kaj ŝanceliĝis la esper'
Ekvelis for de la koŝmar'
Tuj la Kompanar'

[Strofo 11]
Al rendevu' de l' amikec'
Maloftis iu neĉeest'
Se homo mankis sur ferdek'
Kulpis mortopek'

[Strofo 12]
Sed poreterne en la mar'
Malplena truo restis ĉar
Li mankis plue jar' post jar'
En la Kompanar'

[Hammond-orgensoloo]

[Strofo 13]
Multegajn ŝipojn uzis mi
Sed unu nur memoras mi
Ŝipantan en tutsolidar'
En tutsolidar'
[Strofo 14]
Navigis ĝi sen avatar'
Kviete sur la granda mar'
Nomiĝis Tuj la Kompanar'
Tuj la Kompanar'