Jacques Brel
Amsterdam’ (Amsterdam)
[Teksto de "Amsterdam' (Amsterdam)" ft. La Kompanoj]

[Strofo 1]
En haven' Amsterdam'
De marist' jen kanzon'
Pri revad', pri fantom'
Drive de Amsterdam'

[Strofo 2]
En haven' Amsterdam'
De marist' jen la dorm'
Kiel flaga ornam'
Laŭ la morna marbord'

[Strofo 3]
En haven' Amsterdam'
De marist' jen la mort'
Pro ebrio, pro dram'
Ĉe la lim' de aŭror'

[Strofo 4]
Sed, en haven' Amsterdam'
De marist' jen naskiĝ'
En varmpeĉa kondiĉ'
De langvorocean'
[Strofo 5]
En haven' Amsterdam'
De marist' jen la manĝ'
Glime brila fiŝaĵ'
Kun tre laŭta deklam'

[Strofo 6]
Sub fortega dentar'
Krakmordiĝas fortun'
Malarkiĝas la lun'
Eĉ ronĝeblas la staj'

[Strofo 7]
Kaj moruas odor'
En fritaĵo ĝis la kor'
Li per man' petas pli
Ja por plua porci'

[Strofo 8]
Li ekstaras kun rukt'
Kaj tempesta ekrid'
Post pantalonrezip'
Nun elir' al volupt'

[Strofo 9]
En haven' Amsterdam'
De marist' jen la danc'
Ĉe la ventr' en balanc'
Ina ventro aŭ mam'
[Strofo 10]
Li turniĝas en danc'
Kiel fuŝlampion'
Dum la akordion'
Sonas kun ŝir' kaj ranc'

[Strofo 11]
Jen tordita la kol'
Por la pli bona sent'
De rid', de kapriol'
Ĝis la fina silent'

[Strofo 12]
Tiam per gesto grava
Per altranga mien'
Li kun ino batava
Reas al luma plen'

[Strofo 13]
En haven' Amsterdam'
De marist' jen la drink'
Kaj la drink', kaj redrink'
Kaj denova redrink'

[Strofo 14]
Je l' sano de la putin'
De Hamburg', Amsterdam'
Aŭ de ajna haven'
Nu li drinkas je dam'
[Strofo 15]
Je don' de ŝia bela korp'
Don' de ŝia virthonest'
Por monero el or'
Kaj li dum ebriec'

[Strofo 16]
Prancas al la ĉiel'
Nazon viŝas en stel'
Pisas dum ploras mi
Pri la adultulin'

[Eliro]
En haven' Amsterdam', en haven' Amsterdam'
En haven', en haven', en haven' Amsterdam'
En haven' Amsterdam', en haven' Amsterdam'
En haven', en haven', en haven' Amsterdam'