Jacques Brel
Kiam restas am’ nur (Quand on n’a que l’amour)
[Teksto de "Kiam restas am' nur (Quand on n'a que l'amour)" ft. La Kompanoj]

[Strofo 1]
Kiam restas am' nur
Kiel dona mesaĝ'
Por la granda vojaĝ'
De la amaventur'

[Strofo 2]
Kiam restas am' nur
Kara por mi kaj vi
Por ke dum tuta viv'
Regu ĝoj' kaj plezur'

[Strofo 3]
Kiam restas am' nur
Por unika promes'
Sen alia riĉec'
Krom la fid' pri futur'

[Strofo 4]
Kiam restas am' nur
Por meblad' per fortun'
Kaj kovrado per sun'
De l' tristec' en suburb'
[Strofo 5]
Kiam restas am' nur
La unika rezon'
La unika kanzon'
Kaj unika sekur'

[Strofo 6]
Kiam restas am' nur
Por ke en frumaten'
La povrul' sen mantel'
Vestu sin per velur'

[Strofo 7]
Kiam restas am' nur
Kiel sola ofer'
Al la terosufer'
De simpla trubadur'

[Strofo 8]
Kiam restas am' nur
Proponebla al ĉi
Tiuj, kies konsci'
Serĉas lumon trans mur'

[Strofo 9]
Kiam rеstas am' nur
Kiel vojsignalont'
Por destinoalfront'
Je ĉiu stratangul'
[Strofo 10]
Kiam rеstas am' nur
Por parol' al kanon'
Kaj nur unu kanzon'
Por konvink' de tambur'

[Strofo 11]
Tiam sen io krom
La fortego de am'
Kuŝos en nia man'
Amik' la tuta mond'