Jacques Brel
La rempar’ de Varsovi’ (Les Remparts de Varsovie)
[Teksto de "La rempar' de Varsovi' (Les Remparts de Varsovie)" ft. La Kompanoj]

[Strofo 1]
Promenas ŝia pug'
Sur la rempar' de Varsovi'
Promenas ŝia kor'
Kun stultulet' sen opini'
Promenas ŝia ombr'
Nun en Florenc', en Itali'
Memstare certe vivas ŝi

[Strofo 2]
Promenas kapdolor'
En frumatenmelankoli'
Promenas ŝi dum nokt'
Pro animprema fantazi'
Promenas kun stultul'
Flatema por ŝia mani'
Servanton taŭgan havas ŝi

[Rekantaĵo]
Dume mi, en vesper'
Tenas vestejon ĉe Alkazar

[Strofo 3]
Promenas ŝia aĝ'
Laŭ kalendaro kun nuanc'
Promenas ŝia brust'
Kaj logas al plej nova ŝanc'
Promenas ŝia splen'
Ĝis bordo de lag' de Konstanc'
Laŭ cirkonstancoj vivas ŝi
[Strofo 4]
Promenas ŝia hund'
Kiun ŝi flegas kun scienc'
Promenas ŝia jun'
Ŝanĝema laŭ la cirkonstanc'
Promenas rusakcent'
Zorgata eĉ kun pacienc'
Ĉar de Parizo estas ŝi

[Rekantaĵo]
Dume mi, en vesper'
Ludas kelneron ĉe Alkazar

[Strofo 5]
Promenas ŝia har'
Vapora kiel la muslin'
Promenas la okul'
Al la olduloj kun uzin'
Promenas ŝia rid'
Alloga kiel vazelin'
Nu, petolema estas ŝi

[Strofo 6]
Promenas ebriec'
De glas' al glas', de brand' al ĝin'
Promenas ŝi en lit'
De l' garnizon' pro korinklin'
Promenas ŝi kun dir'
Ke estas mi njo-njo Ĵaklin'
Fiamikino estas ŝi
[Rekantaĵo]
Dume mi, en vesper'
Estas kantistino ĉe Alkazar

[Strofo 7]
Promenas ŝia man'
Ĉe l' oficiroj kun insist'
Promenas mia mon'
Al soldatara tuta list'
Promenas ŝia aŭt'
Kaj pagas mi por ĉiu risk'
Iom aplomba estas ŝi

[Strofo 8]
Promenas al kazin'
Por perdi monon kun persist'
Promenas juvelar'
Fakturas al mi l' juvelist'
Promenas ŝi kun Rolls
Sed kiun sekvas asignist'
Iom rapida estas ŝi

[Rekantaĵo]
Dume mi, en vesper'
Lavas la glasojn ĉe Alkazar
[Strofo 9]
Promenas ŝia pug'
Sur la rempar' de Varsovi'
Promenas ŝia kor'
Kun stultulet' sen opini'
Promenas ŝia ombr'
Nun en Florenc', en Itali'
Memstare certe vivas ŝi

[Strofo 10]
Promenas kapdolor'
En frumatenmelankoli'
Promenas ŝi dum nokt'
Pro animprema fantazi'
Promenas kun stultul'
Flatema por ŝia mani'
Servanton taŭgan havas ŝi

[Rekantaĵo]
Dume mi, en vesper'
Tenas vestejon ĉe Alkazar

[Strofo 11]
Promenas ŝia aĝ'
Laŭ kalendaro kun nuanc'
Promenas ŝia brust'
Kaj logas al plej nova ŝanc'
Promenas ŝia splen'
Ĝis bordo de lag' de Konstanc'
Laŭ cirkonstancoj vivas ŝi

[Strofo 12]
Promenas ŝia hund'
Kiun ŝi flegas kun scienc'
Promenas ŝia jun'
Ŝanĝema laŭ la cirkonstanc'
Promenas rusakcent'
Zorgata eĉ kun pacienc'
Ĉar de Parizo estas ŝi

[Eliro]
Promenas ŝia aĝ'
Laŭ kalendaro kun nuanc'
Promenas ŝia brust'
Kaj logas al plej nova ŝanc'
Promenas ŝia splen'