Kore
Pasanta Pasio
[Teksto de "Pasanta pasio" ft. Kore]

[Strofo 1]
La ŝminko distingas vin
Malplaĉas nokt-rutin'
Trivita ago, kontanta pago, fridas ĉi imago

[Strofo 2]
Senmove frostas vi
Detruas la medi'
Tima bezono, de aĉa mono, sen glora krono

[Ponto]
Sub pelta vest-abundo
Kaŝiĝas via vundo
Ĉi kvartalo estas vualo por vivobatalo

[Strofo 3]
Dum nokto forvagis vi
De via famili'
Ŝajniga foto, tro dolĉa noto, mesaĝo el la koto

[Rekantaĵo]
Sinjoro, estiĝas tragedio
Sinjoro, vi agas sen konscio
Vi pagas por ĉi amor'
Vi pagas kaj iras for
Pasanta pasio
Pasanta pasio

[Strofo 4]
Linĉita amo, ploriga dramo
Pasanta pasio
Kruela nokto, fragila knabino
Pasi', pasi'
Vi volas for de tie ĉi
Pasanta pasio
Sed vi nur suferos pli
[Strofo 5]
Da sentoj restas nul'
Dum tiu ago de la ĝu'
Sen parolo, pri naŭza sento, pasanta pasio

[Rekantaĵo]
Sinjoro, estiĝas tragedio
Sinjoro, vi agas sen konscio
Vi pagas por ĉi amor'
Vi pagas kaj iras for
Pasanta pasio