Kore
La Testo
Troviĝas tie ĉi
Fiksa formulo
Skribita sur foli'
Legebla en akulo
Rideto kompatas tre
Dirante jes aŭ ne
Dubas persono
Certas la mondo

En decida hor'
Funda esplor'
Kaŝas la koverton
Timigas la malcerto
Sole kun la fat'
La man' sur rezultat'
Dubas persono
Certas la mondo

Pri ĉiu preventil'
Vi fajfis kun facil'
Kaj ĉiu am-afer'
Fridis sen tener'
Ho, oftis pasa ĝu'
En tempoj de detru'
Dubas persono
Certas la mondo

Ĉar neniu signo estas legebla per okul'
Atentu, ne vagu ĝis skrupul'
Eĉ en amoro troviĝas demono
Kaj neniu dubas, certas la mond'

Ankoraŭ eta streĉ'
Kaj senkonscienc'
Kiu gvatas vin
Dum rivela kulmin'
Ĉu kaptilo de demon'
De viruso sen pardon'
Dubas la mondo
Certas persono

Traviĝas tie ĉi
Fiksa formulo
Skribita sur foli'
Mi legis kun skrupulo
Ridet' pro senpeziĝo
Aŭ vivo sen feliĉ'

Ĉar neniu signo estas legebla per okul'
Atentu, ne vagu ĝis skrupul'
Eĉ en amoro troviĝas demono
Kaj neniu dubas, certas la mond'

Ĉar neniu signo estas legebla per okul'
Atentu, ne vagu ĝis skripulon