Georges Brassens
La geamantoj sur la verda benk’
[Teksto de "La geamantoj sur la verda benk'" ft. Jacques Yvart]

[Strofo 1]
Multaj homoj kredas, ke la verdaj benkoj de bulvarda trotuar'
Servas por ripoza ĉarm' aŭ simple por ornam'
Sed ne estas tiel, ĉar ilia ĉef-bonfar' estas al juna par'
Doni lokon por la varmo de komenca am'

[Rekantaĵo]
Al geamantoj, kiuj sur la verda benk'
Verda benk', verda benk'
Ne zorgante pri l' silenta plend' de preterpasantoj
Unu alian kisas sur la verda benk'
Verda benk', verda benk'
Kun zumado pri sia pasi'
Jen iras mia simpati'

[Strofo 2]
Pri l' tapeto sur la mur', kaj varmo de sekur' estonte en trankvil'
Ili kunbabilas jam dum manon tenas man'
Ili revas pri vesper' en plaĉa atmosfer', kaj laŭ plej nova stil'
Ili jam elektas nomon por naskota fil'

[Rekantaĵo]
Al geamantoj, kiuj sur la verda benk'
Verda benk', verda benk'
Ne zorgante pri l' silenta plend' de preterpasantoj
Unu alian kisas sur la verda benk'
Verda benk', verda benk'
Kun zumado pri sia pasi'
Jen iras mia simpati'
[Strofo 3]
Kiam pia famili' ekvidas kun envi' tiajn friponojn du
Ĝi al ili ĵetas nur parolojn kun venen'
Tamen tiu bigotar': fil', filin', kaj la par', Spirito, kaj tiel plu
Ŝatus foje en sekur' frandadi tion mem

[Rekantaĵo]
Al geamantoj, kiuj sur la verda benk'
Verda benk', verda benk'
Ne zorgante pri l' silenta plend' de preterpasantoj
Unu alian kisas sur la verda benk'
Verda benk', verda benk'
Kun zumado pri sia pasi'
Jen iras mia simpati'

[Strofo 4]
La monatoj pasos for, do repaciĝos kor', kaj rev' de l' juna venk'
Dum ĉielon ekvualos pezaj nuboj jam
Ili tiam vidos, ke hazarde sur ale' sur tia fama benk'
Ili vivis la plej bonan parton de la am'

[Rekantaĵo]
Al geamantoj, kiuj sur la verda benk'
Verda benk', verda benk'
Ne zorgante pri l' silenta plend' de preterpasantoj
Unu alian kisas sur la verda benk'
Verda benk', verda benk'
Kun zumado pri sia pasi'
Jen iras mia simpati'