Georges Brassens
La ĉevaleto (2011)
[Teksto de "La ĉevaleto" ft. Jacques Yvart]
[Strofo 1]
Ĉevalet' tra la pluva mond'
Besto blanka kun kuraĝo
Ĝi galopis al horizont'
Ni nur sekvis, ni nur sekvis
Ĝi galopis al horizont'
Ni nur sekvis ĝin — al front'
[Strofo 2]
Ĉiam for de la suna mond'
Tre mizeris la pejzaĝo
Kuris ĝi tra aŭtuna mond'
Kiu sekvis, kiu sekvis
Kuris ĝi tra aŭtuna mond'
Kiu sekvis ĝin — al front'
[Strofo 3]
Tamen flugadis kun volont'
Portis knabojn de l' vilaĝo
En kampar' pluvis nigra ond'
Ni nur sekvis, ni nur sekvis
En kampar' pluvis nigra ond'
Ni nur sekvis ĝin — al front'
[Strofo 4]
Kaj la ĉar' sekvis en respond'
Belan voston en sovaĝo
Tiam ĝi kuris kun volont'
Ĉar ni sekvis, ni nur sekvis
Tiam ĝi kuris kun volont'
Ĉar ni sekvis ĝin — al front'
[Strofo 5]
Iam ĝi en ĉi pluva mond'
Mortis malgraŭ paca saĝo
Pro blankfulma ĉiela font'
Dum ni sekvis, dum ni sekvis
Pro blankfulma ĉiela font'
Dum ni sekvis ĝin — al front'
[Strofo 6]
Mortis ĝi en pluvtrempa mond'
Ĝi do vivis kun kuraĝo
Al ĝi mankis printempa mond'
Kiu foris, kiu foris
Al ĝi mankis printempa mond'
Kiu foris eĉ — en front'