Georges Brassens
La kanto por la kampul’
[Teksto de "La kanto por la kampul'" ft. BRASSEN'S NOT DEAD]
[Rekantaĵo]
Por vi, kampul', jen ĉi kanzon'
Jes, por vi, kiu sen admon'
Per lignofask' provizis min
Dum frostis en mia anim'
[Strofo 1]
Fajron al mi vi donis dum
Burĝo, burĝin' de l' komunum'
Homoj de l' bonkorula kast'
La pordon repuŝis kun drast'
[Strofo 2]
Ĝi estis nur malgranda ard'
Sed ĝi kun dolĉ' varmigis min
Kaj plu ĝi brulas en l' anim'
Simile al festa fajrad'
[Strofo 3]
Ho vi, kampul', post via mort'
La tombfosist' per tuta fort'
Portu vin tra l' vasta ĉiel'
Al l' eterna cel'
[Rekantaĵo]
Vi, dommastrin', jen ĉi kanzon'
Jes, por vi, kiu sen admon'
Panon prezentis pro kompat'
Dum min traturmentis malsat'
[Strofo 4]
Ŝrankon jen vi malfermis dum
Burĝo, burĝin' de l' komunum'
Homoj de l' bonkorula kast'
Amuzis sin pro mia fast'
[Strofo 5]
Estis ĝi nur pano kun ben'
Sed ĝi kun dolĉ' varmigis min
Kaj plu ĝi brulas en l' anim'
Simile al granda festen'
[Strofo 6]
Vi, dommastrin', post via mort'
La tombfosist' per tuta fort'
Portu vin tra l' vasta ĉiel'
Al l' eterna cel'
[Rekantaĵo]
Por vi, fremdul', jen ĉi kanzon'
Jes, por vi, kiu sеn admon'
Al mi ridetis kvazaŭ frat':
Min trenis ĝendarmoj sur strat'
[Strofo 7]
Ĉar nur vi nе aplaŭdis dum
Burĝo, burĝin' de l' komunum'
Homoj de l' bonkorula kast'
Ridegis pro tiu ĉi kapt'
[Strofo 8]
Ĝi estis nur kvazaŭ miel'
Sed ĝi kun dolĉ' varmigis min
Kaj plu ĝi brulas en l' anim'
Simile al suna ĉiel'
[Strofo 9]
Kaj vi, fremdul', post via mort'
La tombfosist' per tuta fort'
Portu vin tra l' vasta ĉiel'
Al l' eterna cel'