Georges Brassens
Oĉjo Leon’
[Teksto de "Oĉjo Leon'" ft. Jacques Yvart]
[Strofo 1]
Antaŭ jardek' vi iris ek, Oĉjo Leon'
For de ni, ve! al ĉiel' de l' akordion'
Vi flugis for al ĉi lok' por kontroli, ĉu
L' bal de Pariz en Paradiz' reĝadas plu
En ĉi azil' kun muzikil' – kia regal'! –
Vi ludas plu ĉe l' rendevu' de mortobal'
Sen ironi' ni preĝas pri via pardon'
Pro la skandal' de malŝat' al l' akordion'
[Strofo 2]
Malprave, ke en maŭzole' aŭ Panteon'
Ne estas cel' honoro de l' akordion'
Vi kuŝas, frat', sub grunda mat' sen mort-emblem'
Sen liturgi', apologi', kaj rekviem'
Sed l' amikar' ĉe l' mortoĉar' ŝercadis por
Per fantazi' mokadi pri prema dolor'
Kaj veras, ke por artist' de l' akordion'
En nia skol' pli varmas, ol en Panteon'
[Strofo 3]
De kiam, frat', vin logis fat' al transa mond'
Fluadis sub pontoj sen dub' ondo post ond'
La buboj el nia parcel', nia kvartal'
Disiĝis for, ĝin lasis por alia stal'
Sed sen perfid', kaj sen likvid' de l' juna temp'
Plu restas mot': la miozot', nia printemp'
Kaj larmas ni pro nostalgi', Oĉjo Leon'
Se kun lancin' aŭdigas sin akordion'
[Strofo 4]
Ĉu ĝuas vi en kompani' de l' anĝelar'?
Ĉu ties trup' staras sur ŝtup' de solidar'?
Ĉu ruĝa vin' gajigas vin kiel sur ter'
Dum sen problem' Di' zorgas mem pri la ceter'?
Se lasas vin eksbelulin' kisadi ŝin
Vi certe ne bedaŭras, ke venis la fin'
Kaj se al Di' en ĉi medi' l' akordion'
Sonas kun ŝat', kia beat' por vi, Leon'