Jacques Brel
Rigardu nepre ni (Il nous faut regarder)
[Teksto de "Rigardu nepre ni (Il nous faut regarder)" ft. La Kompanoj]
[Strofo 1]
Malantaŭ malpuraĵ'
Sternata antaŭ ni
Malantaŭ molvizaĝ'
Okuloj kun krispiĝ'
[Strofo 2]
Trans malfermita man'
Aŭ man' fermita male
Oferta sed en van'
Aŭ pugna al la alt'
[Strofo 3]
Pli for ol lim' de ter'
Pikdrate elfarita
Pli for ol la mizer'
Rigardu nepre ni
[Strofo 4]
Rigardu nepre ni
Al kio estas bela
Ĉiel' en blu' aŭ griz'
Knabinoj ĉe l' river'
[Strofo 5]
Amik' por ni fidema
Morgaŭa bela sun'
Al ŝipo en reven'
Kaj flugo de hirundo
[Strofo 6]
Amik' por ni fidema
Morgaŭa bela sun'
Al ŝipo en reven'
Kaj flugo de hirundo
[Strofo 7]
Transe de la koncert'
De singult' kaj de plor'
Kaj de kri' pro koler'
De homoj еn angor'
[Strofo 8]
Transe de la tumult'
De labor' surstrata
Kaj sakraĵ' dе fiul'
Fajfileg' de alarm'
[Strofo 9]
Pli forta ol infan'
Diranta pri militoj
Pli forta ol tiran'
Al ili nin puŝinta
[Strofo 10]
Aŭskultu nepre ni
Al la somermurmur'
Al enarbara bird'
Kaj en ni sangopuls'
[Strofo 11]
Al la infanopreĝ'
Al patrinlulokant'
Kaj bruo de la Ter'
Kun mild' endormiĝanta
[Strofo 12]
Al la infanopreĝ'
Al patrinlulokant'
Kaj bruo de la Ter'
Kun mild' endormiĝanta