Jacques Brel
Ek! Sekvant’ (Au suivant)
[Teksto de "Ek! Sekvant' (Au suivant)" ft. La Kompanoj]
[Rekantaĵo]
Ek! Sekvant'!
Ek! Sekvant'!
[Strofo 1]
Tutnuda kun bantuk' samkiel nura zon'
Ruĝiĝis mi pro hont' kun sapo en la man'
[Rekantaĵo]
Ek! Sekvant'!
Ek! Sekvant'!
[Strofo 2]
Ĵus dudek aĝis mi, en tiu karavan'
Sekvantaj estis ni, sekvataj estis ni
[Rekantaĵo]
Ek! Sekvant'!
Ek! Sekvant'!
[Strofo 3]
Ĵus dudek aĝis mi, kaj senvirgiĝis mi
En migra bordel' de kampanja garnizon'
[Rekantaĵo]
Ek! Sekvant'!
Ek! Sekvant'!
[Strofo 4]
Mi ŝatintus pli da tener' aŭ milda kant'
Aŭ etan ridon aŭ multege pli da temp'
[Rekantaĵo]
Sed ek! Sekvant'!
Ek! Sekvant'!
[Strofo 5]
Vaterlo estis ne, ne, ne, sed Arkol' ankaŭ ne
Nur estis la konstat', ke al mi mankis kler'
[Rekantaĵo]
Ek! Sekvant'!
Ek! Sekvant'!
[Strofo 6]
Sеd mi ĵuras, ke pro aŭd' de ĉi fiadjudant'
Soldatoj marŝos al tutcerta impotеnt'
[Rekantaĵo]
Ek! Sekvant'!
Ek! Sekvant'!
[Strofo 7]
Mi ĵuras per la nom' de mia sifilis'
Ke tiun voĉon mi aŭdadas daŭre plu'
[Rekantaĵo]
Ek! Sekvant'!
Ek! Sekvant'!
[Strofo 8]
Ĉi voĉo kun odor' de ajl' kaj brandomiks'
Alvokas al naci', alvokas al sangflu'
[Rekantaĵo]
Ek! Sekvant'!
Ek! Sekvant'!
[Strofo 9]
Nun ĉiu amatin' je l' fin' de amplezur'
Ĉe mia magra brust' flustretas tra murmur'
[Rekantaĵo]
Ek! Sekvant'!
Ek! Sekvant'!
[Strofo 10]
Tutmonda sekvantar' stariĝu man' en man'
Jen kion dum la nokt' mi krias en delir'
[Rekantaĵo]
Ek! Sekvant'!
Ek! Sekvant'!
[Strofo 11]
Kaj post delirofin' en pens' venas la dir'
Ke pli hontiĝas la sekvit' ol la sekvant'
[Rekantaĵo]
Ek! Sekvant'!
Ek! Sekvant'!
[Strofo 12]
Iam fariĝos mi monaĥo, pendumit'
Kriplul', aŭ tia ul', ke ne plu estu mi
[Rekantaĵo]
La sekvant'!
La sekvant'!