Francesco Guccini
Renkontiĝo
[Teksto de "Renkontiĝo" ft. Gido]

[Strofo 1]
Ŝi renkontis min kurante en la halo
Kaj nenio ŝajne novis nun ĉe ŝi
Kaj malĝojo ĉirkaŭvolvis nin miele
Pro la tempo forglitinta sur ni du
Kaj dum la suno iris suben
Estis ruĝa nia urbo
Jam nia kaj nune
Malvarma kaj fremda kaj fora
Kvazaŭ vidita jam momento
Kvazaŭ ombro de juneco
Nin ĉirkaŭvolvis nebulo

[Strofo 2]
En silento gapis nin parkitaj aŭtoj
De la muroj herooj de la nuno
Kaj dek jaroj rakontendaj reciproke
Sed la frazoj haltis ene en si mem
"Kion vi faras? Vi memoras
Estis bela nia tempo
Mi skribis de jaro
Laŭdire vi foris ankoraŭ
Sed vespermanĝos vi ĉe mi"
Mia nova komplezem'
Manĝiloj kolor' nostalgia
[Strofo 3]
La parolo kvazaŭ de du maljunuloj
Kiuj celas al la temp' malantaŭ si
Kaj en estis fine tiuj ĉi speguloj
Kaj la bildoj, ornamaĵoj, famili'
Niaj mortintaj mitoj kaj
La malkovr' de Hemingŭej
Kaj senti sin novaj
La aĵoj revitaj viditaj
Usono ŝia kaj de mi
Kiuj iĝis en la strato
La urbo kutima malĝoja

[Strofo 4]
Flugas vento kaj papero stacidome
La malvarmo kaj la lampoj nur por ni
Kaj finfine ŝia viv-situacio
Egalas ĝi je pli ol unu film'
Kiel en libro misverkita
Li sin murdis dum Kristnasko
Sed ŝian rakonton nun ŝajnis eksorbi malhelo
Vi bedaŭrinda amikino
Via vivo en parolo
La mia en unu saluto

[Strofo 5]
Kaj mi pensis ŝanceliĝe en vagono
"Amikino, donas, prenas ĉiam la temp'"
Dum ni kuras daŭre al direkto ajna
Sed neniu scias pri la fina cel'
Restas la revoj ekster tempo
La impresoj de momento
La lumo en mallumo
En domoj viditaj el trajno
Nu, nestabilaj estas ni
Kapoj plenaj je iluzi'
Simbole tre plenas la koro