Francesco Guccini
Auschwitz (Oswiecim)
[Teksto de "Auschwitz" ft. Manŭel]
[Strofo 1]
Mi mortis, estis nur infano
Kun multaj idoj, multegaj pli ol cento
Perfortigita tra tubo de kameno
Kaj nun mi estas tie ĉi, en vento
Kaj nun mi estas tie ĉi, en vento
[Strofo 2]
En Auschwitz, dum faladis neĝo
Leviĝis ĉielen fumego akra, densa
En kor' frostiĝis la vana preĝo
De mizeruloj per sufer' intensa
De mizeruloj per sufer' intensa
[Gitarsoloo]
[Strofo 3]
En Auschwitz, mil kaj mil da homoj
Super ili regis, terure, la silento
Jam nur numeroj, jam ne plu personoj
Dispeliĝis ĉiuj tie ĉi, en vеnto
Dispeliĝis ĉiuj tie ĉi, en vеnto
[Strofo 4]
Demandas mi: kiel povis homoj
Mortigi tiom da siaj similuloj?
Sed oni igis nin, pli ol kvin milionoj
Nur la griza cindro de tiu ĉi nebulo
Nur la griza cindro de tiu ĉi nebulo
[Gitarsoloo]
[Strofo 5]
Refoje, nun tondras la kanonoj
Ne estas ĝis nun plensataj kaj kontentaj
Je ruĝa sango la bestiaj homoj
Kaj forte blovas de malamo ventoj
Kaj forte blovas de malamo ventoj
[Strofo 6]
Esperas mi, ke tra l' homaro
Vastiĝos baldaŭ la frateca sento
Kaj, en ĉielo, super ter' kaj maro
Kvietiĝos fine la fiega vento
Kvietiĝos fine la fiega vento
[Strofo 7]
Jes, kredas mi, ke la homaro
Kapablos vivi en paco kaj konsento
Kaj, en ĉielo, super ter' kaj maro
Nur amo flugos en la milda vento
Nur amo flugos en la milda vento
Nur amo flugos en la milda vento
Nur amo flugos en la milda vento