Leonard Cohen
Birdo sur drato
[Teksto de "Birdo sur drato" ft. Jacques Yvart]

[Strofo 1]
Kiel birdo sur drat'
Aŭ drinkulo en nokta debat'
Strebis mi laŭ mia pov' al liberec'
Kiel vermo sur hok'
Aŭ kavalir' el eksmoda epok'
Al vi iros mia tut-rekompenc'

[Rekantaĵo]
Kaj se mi, mi kruelis en sinten'
Vi forgesu sen iu malben'
Kaj se mi, mi agis en malfidel'
Vi sciu ke ne vi estis la cel'

[Strofo 2]
Kiel mort-beba morn'
Kiel besto per korn'
Pro mi dorne vundiĝis helpopretec'
Jen ĉi-kante mia ĵur'
La misagojn sen iu spur'
Pagos mi tute laŭ dec'

[Rekantaĵo]
Almozulon vidis mi sur ligna lambaston'
Vokis li „Ne pеtu tiom sen bezon'”
Kaj belulinon vidis mi еn sombra pord'
Kriis ŝi „Petu pli, jen ĉio en ord'”
[Postludo]
Kiel birdo sur drat'
Aŭ drinkulo en nokta debat'
Strebis mi laŭ mia pov' al liberec'